
Ludwig Ganghofer
La Ĉasisto de Fall
Aranĝo
Formato: PDF. Legebla per ajna aparato.
- Titolo en la germana
- Der Jäger von Fall
- Originala eldonaĵo
- 1883
- Lingvoj
- Germana kaj Esperanto
- Paĝoj
- ĉirkaŭ 396
- Eldono
- kompleta
Resumo de la libro
Germana romano, kiu okazas iun someron, ĉirkaŭ 1880, en la montoj de Bavario, apud Fall, malgranda vilaĝo ĉe la bordo de Isaro, monta rivero. Friedl, juna ĉasisto en la servo de la reĝo, protektas la ĉasaĵon kaj serĉas ŝtelĉasiston, kiu mortigas ĉamojn kaj kapreolojn kaj kiun oni rekonas laŭ la naŭ najloj sub liaj ŝuoj. Li amas Modei, kiu gardas bovinojn en alpa kabano kaj estas patrino de knabeto. Sed ankaŭ la patro de la infano, Blasi, havas naŭ najlojn sub siaj ŝuoj. Romano pri amo kaj ĉasado, plena de la simpla vivo de la bavaraj vilaĝoj kaj alpaj paŝtejoj.



