Kaŝita filo de reĝo Uther, la juna Arturo estas edukata de la kavaliro Ector, sen scii ion pri sia naskiĝo. Dekkvinjara, li eltiras el ŝtono la glavon, kiun neniu sinjoro povis movi, kaj fariĝas reĝo. Ĉirkaŭ la Ronda Tablo, Lanceloto, Tristano kaj Galahado ekiras al aventuroj kaj serĉe de la Gralo.
Merlino, Ekskaliburo, Kameloto: ĉi tiuj legendoj, rakontitaj ĉi tie laŭ Thomas Malory, inspiris sennombrajn historiojn pri kavaliroj.
Rakontitaj en klara kaj viva stilo, ili legiĝas plezure en la lingvo, kiun vi lernas.



















