Iun someran posttagmezon, en angla kampara domo, la riĉa Mark Ablett atendas sian fraton Robert, revenantan el Aŭstralio post dek kvin jaroj da foresto. Baldaŭ post lia alveno, pafo eksonas en la ŝlosita kabineto. Oni trovas tie Robert morta, kaj Mark malaperis.
La polico suspektas Mark. Antony Gillingham, preterpasanta vizitanto, kondukas sian propran enketon kun sia amiko Bill, kiel Sherlock Holmes kaj doktoro Watson. Ĉi tiu krimromano estas de A. A. Milne, la kreinto de Winnie-la-Pu.
Konstruita logike kaj rakontita kun humuro, ĉi tiu enigmo legiĝas plezure en la lingvo, kiun vi lernas.



















