De ses jaroj, Mary Morstan ricevas ĉiujare per la poŝto belegan perlon, sen scii, kiu sendas ĝin al ŝi. Ŝia patro malaperis antaŭ dek jaroj. En la tago, kiam letero donas al ŝi rendevuon, ŝi petas Sherlock Holmes kaj doktoron Watson akompani ŝin.
Trezoro veninta el Barato, ĉambro ŝlosita de interne, viro kun ligna kruro, ĉasado sur la Tamizo: ĉi tiu dua enketo de Holmes estas unu el la plej streĉaj, kaj ankaŭ tiu, en kiu Watson enamiĝas.
Plena de ritmo, ĉi tiu mallonga romano legiĝas facile en la lingvo, kiun vi lernas.



















