En estonteco, kiam la homoj vivas sur la Tero, sur Marso kaj sur Venuso, Buck Kendall patrolas ĉe la limoj de la sunsistemo. Apud Plutono, giganta kosmoŝipo atakas lin, poste fuĝas pli rapide ol la lumo. Liaj estroj kredas, ke temas pri piratoj. Li, kiu estas ankaŭ fizikisto, komprenas, ke la malamiko venas de alia stelo, kaj ke tuta ŝiparo antaŭeniras al la sunsistemo.
Ĉi tiu sciencfikcia klasikaĵo de la 1930-aj jaroj estas vetkuro kontraŭ la tempo por savi la homaron. Por venki, Kendall devos inventi armilon, kiun neniu ankoraŭ imagis.
Rapidega, ĝi legiĝas facile en la lingvo, kiun vi lernas.



















