En 1854, Harry Hardinge, juna oficiro de la kimraj fusilistoj, atendas ekiri al la milito kontraŭ Rusio. En granda bieno de Kimrio, li retrovas Lady Estelle, kiun li silente amas, kaj maltrankviligan rivalon. Poste lia regimento ekiras al Krimeo, kaj Harry malkovras la batalon de Inkerman kaj la tranĉeojn antaŭ Sebastopolo.
Romano pri milito kaj amo, kiu tre proksime sekvas la soldatojn marŝantajn sub la flago de la ruĝa drako.
Harry mem rakontas sian historion, kaj ĉi tiu romano plena de agado legiĝas facile en la lingvo, kiun vi lernas.



















