Iun majan matenon de 1919, en Londono, la pentristo Philip Esdaile proponas matenmanĝon al siaj amikoj en sia ateliero en Chelsea. Subite aviadilo kraŝas tre proksime, kaj du aviadistoj kroĉitaj al la sama paraŝuto falas sur la tegmenton: unu estas morta, la alia, Chummy Smith, milita amiko de la pentristo, postvivis. Sur la tegmento oni trovas ankaŭ pistolon, kiu pafis.
Anstataŭ voki la policon, la amikoj decidas teni la aferon sekreta kaj mem serĉi la veron. La enketon rakontas unu el la gastoj.
Ĝia kapta intrigo kaj ĝia ironia tono faras ĝin agrabla legaĵo en la lingvo, kiun vi lernas.



















