La mondĉampiono de ŝako vojaĝas sur oceanŝipo, kiu iras de Novjorko al Bonaero. Li estas malvarma kaj preskaŭ analfabeta viro, nevenkebla antaŭ ŝaktabulo. Kelkaj pasaĝeroj defias lin kaj perdas, ĝis nekonato, doktoro B., enmiksiĝas en la ludon kaj metas lin en malfacilaĵon.
Ĉi tiu mallonga rakonto, la lasta de Stefan Zweig, tenas en streĉo ĝis la fino kaj iom post iom malkaŝas la sekreton de tiu nekonato.
Ĝi legiĝas unuspire en la lingvo, kiun vi lernas.



















