Ĉirkaŭ 1890, ĉe la rivero Kootenai, apud la limo inter Kanado kaj Usono, deksesjara junulino, kiu vivas ĉe la indianoj, plonĝas en la glacian akvon por savi infanon. Dan Overton, gvidanto estimata en la tuta regiono, kondukas ŝin loĝi en la vilaĝo Sinna Ferry, en Idaho.
Tie ŝi nomigas sin Montana, rifuzas diri, de kie ŝi venas, kaj gardas la sekretan mapon de loko riĉa je oro. Portreto de libera kaj impertinenta heroino, en lando de arbaroj kaj orserĉistoj.
Ĉi tiu romano de la usona Okcidento legiĝas facile en la lingvo, kiun vi lernas.



















