En Barato, du beboj estas interŝanĝitaj: la filo de kapitano kaj tiu de serĝento. Ne sciante, kiu estas la lia, kapitano Clinton edukas la du knabojn kiel ĝemelojn, Rupert kaj Edgar. Deksesjara, Edgar aŭdas de nekonatino, ke ŝi estas lia vera patrino, kaj li fuĝas por aliĝi al la armeo sub falsa nomo.
Kun li oni supreniras la Nilon kune kun la ekspedicio sendita por helpi generalon Gordon, sieĝatan en Ĥartumo en 1884. Rakonto pri milito kaj frata amikeco, kiu proksime sekvas tute realan kampanjon.
Plena de agado, ĝi legiĝas facile en la lingvo, kiun vi lernas.



















