En Andaluzio, klera vojaĝanto renkontas serĉatan banditon, don José, kaj poste, en Kordobo, ciganinon, kiu aŭguras la estonton: Carmen. Monatojn poste, li retrovas don José en malliberejo, en la antaŭtago de lia ekzekuto, kaj aŭskultas lin rakonti sian vivon. Juna soldato kun bela kariero antaŭ si, don José perdis ĉion en la tago, kiam li renkontis Carmen.
Libera kaj impertinenta, Carmen cedas al neniu: ŝi fariĝis unu el la plej famaj heroinoj en la mondo, tiom ke ŝia nomo sola vekas la ideon de pasio.
Ĉi tiu mallonga rakonto legiĝas unuspire en la lingvo, kiun vi lernas.



















