En minregiono de norda Hispanio, la Nela, malriĉa kaj malbela orfino, servas kiel gvidantino al Pablo, juna blindulo. Li amas ŝin pro ŝia boneco kaj pro la maniero, kiel ŝi priskribas al li la mondon. Iun tagon fama kirurgo alvenas en la vilaĝon, kun la espero redoni la vidpovon al Pablo.
Tenera kaj kortuŝa amhistorio, kiu starigas simplan demandon: kion Pablo vidos, kiam liaj okuloj malfermiĝos? Ĝi estas unu el la plej amataj romanoj de Galdós, la granda hispana romanisto.
Ĝia kapta historio kaj ĝiaj allogaj roluloj faras ĝin agrabla legaĵo en la lingvo, kiun vi lernas.



















