Perdican, ĵus fariĝinta doktoro, revenas al la kastelo de sia patro, kiu volas edzigi lin al lia kuzino Camille, apenaŭ elirinta el la monaĥinejo. Camille forpuŝas lin. Por piki ŝin, Perdican ŝajnigas amindumi Rosette, junan kamparaninon, kaj la ludo de fiero inter la du kuzoj fariĝas pli kaj pli danĝera.
Inter ridoj kaj larmoj, ĉi tiu teatraĵo de Musset enhavas unu el la plej belaj monologoj pri la amo, kaj ĝia titolo, „Oni ne ŝercu kun la amo“, fariĝis proverbo en la franca lingvo.
Skribita per viglaj kaj mallongaj dialogoj, ĝi legiĝas unuspire en la lingvo, kiun vi lernas.



















