Reveninte el Eŭropo, doktoro Simão Bacamarte ekloĝas en Itaguaí, urbeto de Brazilo, kaj malfermas tie frenezulejon, la Verdan Domon, por metode studi la frenezon. Unue li enŝlosas tie kelkajn iom strangajn loĝantojn, poste respektatajn homojn, poste tiom da homoj, ke la frenezulejo fine enhavas kvar kvinonojn de la urbo.
Kun mordanta ironio, Machado de Assis, la plej granda verkisto de Brazilo, starigas demandon, kiu ridetigas kaj pensigas: kiu decidas, kio estas normala?
Ĉi tiu mallonga rakonto, plena de humuro, legiĝas unuspire en la lingvo, kiun vi lernas.



















